Amplekso de la servoj Specimenaj Klausuloj

Amplekso de la servoj. La tradukistino-terminologino engaĝigas sin por traduki la fonto-tekston kun ĉia zorgemo, sen aldoni nek forpreni iun ajn enhavon, kaj por liveri la tekston kadre de la interkonsentita limdato. Se la kliento ne donas specifajn indikojn pri la formo de la traduko (cifereca aŭ papera formo, enpaĝigo aŭ tiparo), la tradukistino-terminologino uzas la fonto-tekston kiel referencon. La tradukistino-terminologino rajtas kaj peti al krompersonoj ke ili helpu por plenumi la kontrakton kaj pludoni la kompletan plenumadon al krompersonoj, kondiĉe ke tiuj krompersonoj engaĝiĝas por konfidenceco konforme al punkto 8.