Aŭtor-rajtoj Specimenaj Klausuloj

Aŭtor-rajtoj. La kliento donas al la tradukistino-terminologino la bezonatajn rajtojn por traduki la fonto-tekston. La kliento garantias la posedadon de tiuj rajtoj kaj repagos al la tradukistino-terminologino eventualajn kostojn, se krompersonoj jure persekutas ŝin tiurilate. El la aŭtor-rajtoj kiuj ekestas rezulte de la traduko, la tradukistino-terminologino donas al la kliento la rajton uzi la tradukon por la celo, kiun ŝi povas distingi kiam la kontrakto estas interkonsentita. Ĉiu ajn alia uzo postulas ŝian konsenton. Ŝi ne rifuzu se la uzo rispektas la moralan rajton de la aŭtoro kaj estas adekvate pagita. Se estas la kutimo por tiu teksto-tipo, la kliento formale menciu la nomon de la tradukistino- terminologino kaze ke la traduko publikiĝas. La kliento povas fari ŝanĝojn en la traduko. Tamen, se la revortumo estas signifa, la kliento devas informi la tradukistinon-terminologinon pri tio, kaj ŝi rajtas rifuzi, ke ŝia nomo estu menciita. La tradukistino-terminologino rajtas uzi la fonto-teskton kaj la cel-tekston, kune kun la dokumentoj donitaj de la kliento, kiel labor-instrumentojn por realigi glosarojn, vort-listojn aŭ tekst-blokojn je anonima formo, por enmeti en traduk-memorojn kaj/aŭ pludoni al krompersonoj.