Korekto aŭ modifo Specimenaj Klausuloj

Korekto aŭ modifo. Se cirkonstancoj tion motivigas, la estraro povas korekti aŭ modifi la klasifikon de iu ajn membro. Tiu ĉi estos informita pri la korekto aŭ modifo kaj rajtos esti tiurilate konsultita.Sekcio 2. LimigojLa klubo ne devos elekti, en la kategorio de aktiva membro, iun jam reprezentita en la klubo per minimume kvin membroj, escepte kiam la klubo havas pli ol 50 membroj, kazo, kiu ebligas la elekton de novaj aktivaj membroj por iu sama klasifiko ĝis la ekvivalento de 10% de la aktivaj membroj de la klubo. Emeritoj ne estas konsiderataj en la kalkulo de la nombro de personoj, kiuj reprezentas la klasifikon. La klasifiko de eks-rotariano aŭ de rotariano, kiu translokiĝas, aŭ de rotaraktiano aŭ eks-partoprenanto de programode Rotary difinito de la estraro de R.I., ne malhelpos la elekton de tiu membro kiel aktiva membro, eĉ se kiel rezulto de tiu elekto la membraro de la klubo superos provizore la menciitajn limigojn. Artikolo 12 – Frekvenco (vidu la Artikolon 7 pri la esceptoj de la normoj de tiuĉi sekcio)Sekcio 1 - Ĝeneralaj normoj. Ĉiu membro devas ĉeesti la ordinarajn kunvenojn de tiu ĉi klubo, aŭ la kunvenojn de la satelita klubo, se indikite en la Interna Regularo kaj partopreni la projektojn, eventojn kaj aktivecojn de tiu ĉi klubo. La membro ricevos krediton de frekvenco se ĉeestos fizike aŭ per konekto on-line, minimume 60% de la kunvenoj, aŭ se, ĉeestante, devos subite eliri kaj poste pravigi, antaŭ la estraro de tiu ĉi klubo, ke tiu sinteno estis necesa, aŭ partopreni ordinarajn kunvenojn en la website de la klubo post unu semajno de iliaj okazigoj aŭ pravigi la ne ĉeeston laŭ jena proceduro:(a) 14 tagoj antaŭ aŭ post la kunveno. Se en iu ajn tago de la periodo inkluzivita inter 14 tagoj antaŭ kaj 14 tagoj post la tago kaj la normala horo de ordinara kunveno de tiu ĉi klubo, la membro: