Prezoj Specimenaj Klausuloj

Prezoj. Validas la interkonsentitaj prezoj aŭ la interkonsentita preza bazo (prezo je linio, je vorto, je karaktro, je horo aŭ tutinkluziva prezo). Eventuale, la aldonvalora imposto estas kromfakturita. Se nek prezo nek preza bazo estis interkonsentita, aŭtomate aplikiĝas la kutima prezo je linio kalkulita surbaze de la cel-teksto (kutima linio ampleksante el 55 ĝis 60 karatrojn inkluzive de spacoj), koresponde kun la facileco-grado de la tradukado. La kliento rajtas rompi la kontrakton eĉ antaŭ ricevo de la traduko, sed devas tamen komplete pagi la kostojn. Se estis interkonsentitaj prezoj je linio, je vorto aŭ je karaktro, por la netradukita parto la kostoj kalkuliĝas laŭ la fonto-teksto kaj ne la cel-teksto. Se estis interkonsentitaj prezoj je horo, la tradukistino-terminologino saĝe pritaksu la tempon kiun ŝi bezonintus por traduki la netradukitan parton. Ŝi devas forpreni de la kostoj nur la neefiktiviĝintajn kostojn, kiuj rezultas de la frua rompode la kontrakto, kaj kion ŝi enspezis pere de aliaj kontraktoj plenumitaj dum ŝi liberis dank' al la kontrakto-rompo aŭ kion ŝi intence ne enspezis. Krom se okazas anticipa pago aŭ se estas interkonsento pri iu limdato por la pago, la kostoj devas esti pagitaj kadre de la limdato indikita en la fakturo. La limtempo devas ampleksi minimume 10 tagojn. Post tiu limtempo, la kliento malfruas je la pago kaj la tradukistino-terminologino rajtas postuli nepagitaĵajn interezojn de 5% kaj fakturi kostojn de CHF 20.- por ĉiu memorigo.